Algar de Mesa
Algar de Mesa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19332 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 1° 57′ U (mapo)41.135277777778-1.9580555555556Koordinatoj: 41° 8′ N, 1° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 911 m [+] | ||
Areo | 24 km² (2 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Algar de Mesa [+] | |||
Algar de Mesa estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 46 loĝantoj sur areo de 24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,9 loĝantoj/km². Ĝi estas la lasta municipo de la valo de la rivero Mesa en la Provinco Gvadalaĥaro antaŭ la eniro de la rivero en la Provinco Zaragozo. La loĝantoj nomiĝas algareños.
Situo
[redakti | redakti fonton]Algar de Mesa situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la nord-orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 911 m super marnivelo; je 130 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 41°08′07″N 1°57′29″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Tartanedo, Villel de Mesa, Calmarza, Milmarcos kaj Sisamón.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 62, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Algar de Mesa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Algar de Mesa kie oni falis al la nunaj 62.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.